En rifuĝintejo, ĉe la limo de EU

18opart-190La ĉi suban artikolon mi verkis pro peto de Elzbieta Karczewska, prezidantino de Bjalistoka Esperanto-Societo. En tiu ĉi momento, kiam mi skribas, ni estas baldaŭ sendontaj ĝin al la revuo de Pola Esperanto-Asocio por aperigi ĝin en julio. Ĉar mi kredas la temon interesa por ĉiuj, mi ankaŭ volis afiŝi ĝin ĉi tie – kaj tiel inaŭguri mian blogon.

Kiam ni anoncis en Esperanto-gazetoj kaj sur ttt-paĝoj la informon pri la helptelefono por esperantistoj, kiuj en Pollando havos problemojn (+48 664 171 168) ni pensis nur pri kongresaj gastoj.

Sed imagu, ke fine de aprilo telefonis kaj petis helpon en Esperanto virino el la Centro por Rifuĝintoj en Pollando kiu situas en Czerwony Bor, apud Lomza, proksimume 70 kilometrojn oriente de Bjalistoko. Ŝi telefonis nome de 30-persona grupo de kartveloj, kiuj fuĝis el sia lando pro la tiea militostato, kaj forlasinte ĉion alvenis en Pollandon. La posedanto de la telefono, Aleksandro Z. informis Elżbieta pri la telefonparolado.

Elżbieta unue sukcesis kontakti la direktoron de ĉiuj polaj rifuĝejoj, kaj poste, danke al lia helpo, la socian laboristinon en la centro de Czerwony Bor, por informiĝi pri la fakta situacio de la rifuĝintoj petantaj helpon. Ŝi povis interparoli kun kartveloj, kaj tiel listigi iliajn bezonojn.

La kolektado komenciĝis. En la klubejon de Bjalistoko, oni alportis amason da someraj vestoj (el Kartvelujo ili fuĝis vintre), ŝuoj, ludiloj por infanoj, kuirujoj, sapo kaj ŝampuo. Donis ilin bonvolemaj homoj, esperantistoj kaj ne, el Bjalistoko sed ankaŭ el aliaj lokoj (interalie Silezio, Varsovio…). La informo disvastiĝis ĉefe per interreto kaj telefono. En kelkaj tagoj, la amasigitaj havaĵoj jam sufiĉis por plenigi kamioneton. La prezidanto de LKK, ankaŭ vicurbestro de Bjalistoko, promesis aranĝi senpagan transporton al la rifuĝejo. Kunveturos du esperantistoj por renkonti la rifuĝintojn kaj transdoni la provizojn. Invitite por akompani, du lokaj ĵurnalistoj priskribos la aferon kaj intervjuos la esperantistan kartvelinon. La 22-an de majo, ekveturis la karavano al Czerwony Bor.

Ekster la loĝdomoj de la rifuĝejo, ni konatiĝis kun Ia, la juna esperantistino kiu privokis nian helpon. Ŝia beleta 3-jara fileto, Brian, staras silente kontraŭ ŝia gambo. Ia donas al ni pliajn klarigojn pri la vivo de la rifuĝintoj. Ili ricevadas po tri manĝoj tage kaj po 70 zlotoj (t.e. proksimume 16 eŭroj) monate. En la rifuĝejo estas kuracejo kaj lernoĉambro por infanoj – kvankam la pli aĝaj jam vizitadas polajn lernejojn ekstere. La plenkreskuloj havas nenion por fari krom atendadi kaj esperi, ke iam oni allasos al ili loĝ- kaj laborrajton en Pollando. La kartveloj freŝe alvenis, sed aliaj jam tri jarojn atendas. Ĉiuj rajtas libere eliri dum la tuta tago, sed la rifuĝejo situas en arbaro for de la plej proksima urbo, kaj ĉio kostas terure multe por malplenaj poŝoj de rifuĝinto. Cetere, Ia plendas pri la konduto de kelkaj komercistoj rilate la rifuĝintojn, laŭ ŝi ofte malfavora.

Malfacila situacio ĉiam akrigas interhomajn konfliktojn, kaj tiuj bedaŭrinde ne malestas inter la rifuĝintoj mem. La plimulto estas el Ĉeĉenujo, kies rilatoj kun la kartveloj estas ofte streĉaj. Laŭ Ia, multaj ĉeĉenoj (islamanoj) timas, ke la kartveloj estos pli favore traktataj de pola administrejo pro ilia kristaneco.

Invitite de Ia, mi eniris la konstruaĵon, kie vivas grupo de kartveloj. De ekstere ĝi aspektas freŝe farbita kaj renovigita, sed ene oni ricevas tute alian impreson de kadukeco. Vagadas tien kaj reen blatoj. La loĝdomo estas pluretaĝa kaj entenas plurajn loĝejojn kaj kolektivan kuirejon. Sekvante Ian, mi vizitis iun ĉambron pli malgrandan ol mia, kie kunvivas 6 kartvelinoj. Kelkaj el la plej banalaj objektoj mankas, kiel ekzemple glasoj. La pordo havas rompitan seruron, kaj ili blokas ĝin apogante lignotabulon kontraŭ ĝin. Al mi ili konfesis sian timon pri nokta vizito de ĉeĉenaj viroj.

Post tiu vizito, ni eliris por aranĝi intervjuon de Ia fare de la ĵurnalistoj. La ĵurnalistoj demandis en la pola, kaj Ia respondis en Esperanto: tradukis ĉion Nina. Ia rakontas iom pri sia antaŭa vivo: ŝi estis juristino, interalie laboris en Germanujo, kaj kiel esperantistino zorgis pri Esperanto-centro en Kartvelujo. La tiea stato de milito forpelis ŝin kun sia fileto. En la rifuĝejo, ŝi klopodas instrui al siaj samsortanoj Esperanton, sed mankas lernomaterialo. Ŝi esperas, ke ŝi kiel eble plej rapide ricevos pasporton kaj eklaboros en Pollando, ke Brian tie eklernos. La administrejo informis, ke la traktado daŭros verŝajne unu jaron.

Nome de la kartveloj, Ia dankis ĉiujn esperantistojn, kiuj donis al ili aferojn, tiel gravajn por homoj en tiel malfacila situacio. Al Nina, kiu demandis ĉu ŝi deziras ĉeesti la Universalan Kongreson, ŝi respondis ke estus kompreneble ĝojo. Nina promesis, ke oni petos specialan inviton, por ke Ia povu renkonti la kongresanojn kaj priskribi sian sperton. Fininte la intervjuon, ni malŝarĝis la kamioneton por ke la rifuĝintoj mem dividu inter si la provizojn, ni ĝisis ilin kaj forveturis.

Post tiu interesa renkontiĝo, aperis artikolo de la intervjuo [legebla en la pola tie]. Niaflanke, ni pritraktis estontan ĉeeston de Ia en la Universala Kongreso. Laŭ freŝaj informoj, refoje esperantistoj kaj la Fondaĵo Azio alportis sian helpon. Danke al tio, Ia kaj Brian povos baldaŭ partopreni la kongreson, en kiu ĉiuj esperantistoj el la tuta mondo povos alparoli kaj konatiĝi kun ŝi. Almenaŭ unu semajnon ili povos forgesi sian rifuĝintecon.

Advertisements
Published in: on 17 Junio 2009 at 18:27  2 komentoj  
Tags: , , , , , , , , ,

The URI to TrackBack this entry is: https://tralafenestro.wordpress.com/2009/06/17/rifughintejo/trackback/

RSS feed for comments on this post.

2 komentojKomenti

  1. Jen kelkaj statistikoj de Eŭrostat (8an de majo 2009).

    En la jaro 2008:
    # Eŭropa Unio ricevis pli ol 240 000 rifuĝpetojn
    # ĉirkaŭ 141 000 el tiuj petoj estis rifuzitaj (ĉ. 73%)
    # en Pollandon alvenis ĉ. 8 500 rifuĝintoj, kies plejmulto estas el Rusujo (ĉ. 91%)

  2. Mi ĝojas legi ĉi tiun kortuŝan historion pri la sorto de la kartvelino kaj la helpado de kaj per esperantistoj. Mi deziras sukcesojn al ĉiuj kartveloj normaligi sian situacion en Pollando kaj komenci novan vivon.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: