Esperanto kaj la pola lingvo

pola_alfabeto

Jam kvar monatojn mi estas volontulo en Pollando, en la Bjalistoka Esperanto-Societo. Penante lerni la polan, mi ekĝojas ĉiufoje, kiam mi trafas unu el la komunaj punktoj inter tiu lingvo kaj Esperanto. Bedaŭrinde, ili ne tre abundas, sed danke al Esperanto mi verŝis iomete malpli da ŝvito! Kiun profiton ĝi donas por lerni la polan? Jen mi klarigas.

Kompreneble, parolante pri komunaj punktoj inter la pola kaj Esperanto, mi juĝas de la vidpunkto de franclingvano. Certe la afero tute alias ekzemple por slovako aŭ svedo. Cetere, mia celo ne estas indiki kiumaniere ili enŝoviĝis en Esperanton, ĉu inspiris ilin vere la pola. Verŝajne, ofte temas pri influo de la slavaj lingvoj ĝenerale, aŭ eble eĉ temas nur pri akcidenta similaĵo. Mi ne estas lingvisto, nur lernanto!

Alfabeto

Kvankam la alfabeto de Esperanto originas de la latina, ĝi montras sin pli simila al la slavaj lingvoj ol al la okcidentaj: abundas la K, same sonas la konsonantoj C, G, J, S, la vokaloj E kaj O. Ekzistas la sonoj Ĉ kaj Ŝ, skribitaj per CZ kaj SZ. Ĉu necesas mencii, ke la pola alfabeto estas multege pli fonetika ol la franca?

Akuzativo

La uzo de la akuzativo estas tre simila en ambaŭ lingvoj. Oni uzas por indiki la objekton:

Mi trikas akvon –> “piję wodę” (nominativo estas “woda”)

Sed ankaŭ la moviĝoj estas indikataj per la akuzativo:

sur la strato –> “na ulicy”
sur la straton –> “na ulicę”

Momenton la pola ne indikas per akuzativo, sed per alia kazo (instrumentalo). Sed simila estas la neceso indiki ĝin:

la vespero –> “wieczór”
la vesperon (vespere) –> “wieczorem”

La aldeziroj same bezonas akuzativon:

“wszystko” –> ĉio
“dobre” –> bona
sed
“wszystkiego dobrego!” –> ĉion bonan!

Per tiu uzado de kazoj, la pola povas formi frazojn pli libere ol la franca. Sed simile al Esperanto.

Verboj

Ili ofte alprenas prepozicion, same kiel en esperanto. Ekzemple:

“do/dać” –> al/doni
“o/pisać” –> pri/skribi
“w/chodzić” –> en/iri
“wy/chodzić” –> el/iri

En francaj subfrazoj, la dua verbo nepre devas kongrui kun la ĉefa verbo. En la frazo “je voyais, qu’il traversait la rue”, la dua verbo nepre estu en pasinteca formo se tia estas la unua. En la pola traduko, la dua verbo estus en nuneca formo – kiel en Esperanto.

Rimarkigo: en subfrazoj kiuj esprimas deziron (“mi volas, ke…”), la franca devas uzi alian verbomodon (nomita “subjunktivo”). La pola uzas la indikativan modon: tio signifas, ke ĝi tie eĉ pli simplas ol Esperanto! Vi povas senpene imagi, ke maloftege tiel okazas…

Lasta similaĵo, kiun mi rimarkis: la pola ankaŭ ofte zorgas pri la tranzitiveco de la verboj:

“zmienić” –> ŝanĝi
“zmienić się” –> ŝanĝiĝi
“skończyć” –> fini
“skończyć się” –> finiĝi

Adjektivoj

La uzo de la adjektivoj en la pola kaj en esperanto estas ĝenerale pli vasta ol en la franca. Ekzemple:

“sala kongresowa” –> kongresa salono
“bilet autobusowy” –> busa bileto
“zupa owocowa” –> frukta supo (jes, tio ekzistas en Pollando!)

Por tiaj esprimoj, la franca devas uzi prepoziciojn (“salle de congrès”, “ticket de bus”, “soupe aux fruits”).

Adverboj

En kelkaj kazoj, la franca uzas adjectivon anstataŭ adverbon.

“Apprendre l’espéranto est facile.” –> Lerni esperanton estas “facila”.

Tie, Esperanto sekvas la polan, kiu uzas adverbon:

“Uczyć się esperanto jest łatwo.” –> Lerni esperanton estas facile.

Aliaj similaĵoj

De kie venas nia vorto “ĉu”? De la pola “czy”, kiu havas absolute saman uzon.

“Czy znasz esperanto?” –> Ĉu vi konas Esperanton?
“Nie wiem, czy pójdę.” –> Mi ne scias, ĉu mi iros.

Kelkaj tabelvortoj ne havas rektan tradukon en la franca, sed ja en la pola. Ekzemple:

“jaki” –> kia
“kiedyś –> iam
“jakoś” –> iel

En subfrazoj, oni trovas sistemon simile funkciantan kiel en esperanto. En tiuj kazoj, la franca uzas iomete pli malregulan sistemon (per la vortetoj “qui/que”).

“Pies, który szczeka.” –> La hundo, kiu bojas.
“Pies, którego widzę.” –> La hundo, kiun mi vidas.

Kaj fine, mi menciu kelkajn vortojn, kiujn mi tuj rekonis danke al Esperanto: trafić, cel, bułka… kaj alia, kiun mi ne skribos ĉi tie. Poloj probable komprenos, kiun mi aludas!

Advertisements
Published in: on 11 Julio 2009 at 15:02  9 komentoj  
Tags: , , , ,

The URI to TrackBack this entry is: https://tralafenestro.wordpress.com/2009/07/11/esperanto-kaj-la-pola-lingvo/trackback/

RSS feed for comments on this post.

9 komentojKomenti

  1. Saluton!

    Dankon pro tiu interesega kontribuo – kaj bondezirojn al vi por la Universala Kongreso.

    • Dankon al vi!

  2. Interesa atrikolo 🙂 Bone estas legi opinion de alilandano pri la pola lingvo.
    Ĉu vi opinias, ke la pola lingvo estas tre malfacila?

    • Ĝenerale, jes. La pola estas lingvo kiu postulas de mi paciencon kaj diligenteco. Bedaŭrinde, mi ne ĉiam pretas doni ilin…

      Ĝis antaŭ nelonge, mi ne havis fortan motivigon por instigi mian lernadon. Mi ne havis impreson progresi. Mi devas konfesi, ke laborante en esperanto kaj kunloĝante kun francino, mi povus tute ne uzi la polan se mi ne mem serĉus la okazojn. Sed antaŭ kelkaj tagoj, mi remalfermis mian manlibron kaj konstatis, kiel multe mi tamen progresis ekde mia alveno! Nur tiu simpla konstato sufiĉis por min rekuraĝigi kaj decidigi pli zorge studadi.

      • Kuraĝon!

      • Mi deziras al vi rapidan kaj facilan progreson 🙂

  3. Nu, mi havas lingvan demandon pri Esperanto. Ĉu “la alfabeto de Esperanto originas *de* la latina” aŭ “*el* la latina”?

    • Vi ĝuste atentigas! Vi pravas, “el” pli taŭgus en tiu ĉi kazo.

      • 🙂 Dankon


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: